Arkivo de Generativa Nelineara Percepto (AGNP) estas sendependa internacia diskeldonejo dediĉita al eksperimenta muziko, elektroakustika komponado, sonarto kaj netradiciaj aŭskultaj spertoj. Ĉi tiuj komponaĵoj emas havi biologian, ekosisteman, kaj spiritualan karakteron kiu konektas la homa animo al la naturo.

AGNP subtenas artistan liberecon, kulturan interŝanĝon kaj la esploradon de nekonataj sonaj mondoj.
Esperanto estas nia komuna lingvo por dokumentado kaj komunikado, sed sono kaj muziko mem ne konas lingvajn aŭ geografiajn limojn.
Ni kredas, ke ĉiu sono meritas esti aŭskultata, kaj ke ĉiu aŭskultado povas transformi percepton.